ĈAPITRO III. Post stranga vetkuro sekvas stranga mus-tejlo.1
ĈAPITRO IV. Ĉefe pri unu Lacerto nomata Bil4
ĈAPITRO V. Alicio ricevas admonon de la Raŭpo
ĈAPITRO VI. Pri la Porkinfano
ĈAPITRO VII. Tetrinkado ĉe Frenezuloj
ĈAPITRO VIII. Kroketludo ĉe la Kera Damo
ĈAPITRO IX. La Viv-historio de la Falsa Kelonio14
ĈAPITRO X. La Omara Kvadrilo
ĈAPITRO XI. Kiu forŝtelis la tortojn?
ĈAPITRO XII. Alicio atestanto
Отрывок из книги
Alicio, jam longan tempon sidinte apud sia fratino sur la deklivo, tre enuiĝis pro senokupo. Unu, du foje ŝi prove rigardis en la libron kiun la fratino legas, sed povis vidi en ĝi nek desegnojn nek konversaciojn, kaj "por kio utilas libro," pensis ŝi, "enhavanta nek desegnojn nek konversaciojn?" Ŝi do ekpripensis – ne tre vigle ĉar la tago estis varma, kaj ŝi sentis sin tre dormema – ĉu la plezuro fari ĉenon el lekantetoj valorus la laboron sin levi kaj kolekti lekantetojn, kiam tutapude preterkuris Blanka kuniklo kun paleruĝaj okuloj.
Tio ja ne estis tre mirinda, ankaŭ ne ŝajnis al Alicio tre eksterordinare aŭdi la kuniklon diranta al si: —
.....
"Ho, pardonu! mi petegas," ekkriis Alicio, timante ke ŝi vundis la sentojn al la kompatinda besto, "mi tute forgesis ke vi ne amas la katojn."
"Ne – amas – katojn," diris ripete la Muso per pasia sibla voĉo. "Ĉu vi, se vi estus mi, amus la katojn?"