Читать книгу Robinsono Kruso - Даниэль Дефо, Данієль Дефо, Defoe Daniel - Страница 2

ANTAŬPAROLO

Оглавление

Telegrafio kaj telefonio kreis el la mondo flustrogalerion. Trakcio vapora kaj elektra neniigis la spacon. Sed la disa homaro ankoraŭ estas strange miskomprenata familio. Dum horeto eblas ĵeti raporton pri gravega okazo per 500 lingvoj kaj per tiom da dialektoj; sed kunvoku unulingvajn reprezentantojn de mil diversaj lingvoj kaj ĉio Babeliĝas, se ne Pandemoniiĝas. Ja ne eblas, ke ĉiu lernos la mil lingvojn de la aliuloj; sed por ĉiu estas malgranda afero lerni unu komunan duan lingvon, se tia lingvo estas farebla.

Kaj tia lingvo jam estas farita: Esperanto naskiĝis el la kerno de ĉiuj lingvoj; preciza, unuavide lernebla, kaj preskaŭ sengramatika.

Ĉi tiu Esperanto klasiko, “Robinsono Kruso”, estas ioma atingaĵo por Amerika entrepreno, ĉar ĝi estas la unua verko tiagranda kaj tiaspeca jam eldonita ĉi tie. Ĝi estas entreprenita fervore kaj kreita laŭkapable. La originala traduko estis farita de la estimata Rev. A. Krafft. Aliaj amikoj kaj subtenantoj estas:

William D. Chandler, “Ĉefmonhelpanto”.

Prof. E. V. Huntington, Harvard University.

Prof. D. O. S. Lowell, Roxbury Latin School.

Mr. Edwin D. Mead, Peace Movement.

Mrs. Dr. N. E. Wood, Newton Theol. Sem.

Kambriĝa Klubo.

J. M. Connolly, M. D.

Mr. W. L. Church.

Mr. G. W. Lee.

Dr. W. G. Nowell.

Mr. L. B. Luders.

Kredante, ke ĉi tiu libro estos favorita kaj plenumos la prudentajn esperojn de la “Esperantistaro de Ameriko kaj tutmondo,” ni kore prezentas ĝin al la tuta legantaro.

R. W. MASON.

[Antaŭparolon tradukis el la angla William Patterson.]

Robinsono Kruso

Подняться наверх