Читать книгу Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua - Devjatnin Vasilij N. - Страница 10
VERSAĴOJ
9. HETMANO (suĵeto estas pruntita)
Оглавление(Poemo.)
En senviva arbaro vivas brava anaro
Da rabistoj kun sia hetmano.
Li, ankoraŭ junulo, estas glora bravulo
Kaj jam tenas potencon en mano.
Ĉiuj multe lin timas, lian saĝon estimas,
Lian vivon zorgeme prigardas,
Li-do estas severa, malkontenta, kolera,
Kaj rabistojn fiere rigardas.
En pasinta somero li kun muta kolero
Patran domon forlasis por ĉiam,
Kredi veron li ĉesis, sanktan Dion forgesis,
Kaj rabisto fariĝis de tiam.
Li el mondo forkuris kaj solene li ĵuris
Senkompate forvenĝi homaron,
Kaj kun tiu-ĉi ĵuro kruelega, terura,
Li foriris senvivan arbaron.
En arbaro sur fundo de kavego profunda
Lin okaze rabistoj renkontis:
Forkurinto mizera kun konfido sincera
Lian sorton al ili rakontis.
Lin rabistoj komprenis kaj tuj mem lin alprenis,
Kiel membron de bando ilia,
Sed tre baldaŭ bandano mem fariĝis hetmano,
Komandanto de aro malpia.
Li, kruela, kuraĝa, kvazaŭ besto sovaĝa,
Al pasantoj kuradis renkonte,
Kaj, kaptante oferon, ĝin ĵetadis sur teron
Senkompate, senkore, senhonte.
Eĉ rabistoj malvarmaj iafoje kun larmoj
Kruelecon hetmanan rigardis,
Sed, ĉe vido de brilo sur lakita tranĉilo,
Ion diri al estro sin gardis.
Foje unu bandano pri senkulpa infano
Senkompatan hetmanon ekpetis,
Sed per propra lin mano tuj mortigis hetmano
Kaj al hundoj por manĝo forĵetis…
Lin jam serĉis polico, kaj kun lerta malico,
Grandan monon promesis al tiu,
Kiu vivan lin trovos, aŭ mortigi nur povos,
Sed lin trovis, mortigis neniu.
Longe vagis sen baroj en senvivaj arbaroj
Nekaptebla hetmano kuraĝa,
Kaj mokeme nur ridis, kiam aŭdis aŭ vidis,
Ke lin serĉas polico sensaĝa.
Unu fojon lin trovis kaj mortigi eĉ provis
Du tro lertaj, kuraĝaj soldatoj,
Sed hetman’ ilin ligis kaj kun si veturigis
En tendaron de siaj kunfratoj.
Malfeliĉaj kaptitoj estis forte vergitaj
De hetmano en densa arbaro,
Kaj post tiam bandanoj kun katenoj sur manoj
Ilin sendis kun rid’ al estraro.
Kaj estraro kolora en indigno sincera
Nepre kapti krimulon intencis:
Kun decido tiela kontraŭ bando ribela
Ĝi regulan militon komencis.
Kaj subite arbaro, ĉirkaŭita per baro
El soldatoj tre bone armitaj,
Estis tute simila je grandega kaptilo
Kun bestegoj en ĝi enŝlositaj.
Al rabistoj kaptitaj venis spertaj senditoj
Kun propono de plena pardono,
Se nur ili sen vorto humiliĝos al sorto
Kaj hetmanon fordonos pro mono…
– Nu, amikoj-kunfratoj, nin ĉirkaŭis soldatoj,
Diris brava hetmano fiera:
– Humiliĝu al sorto, ĉar minacas vin morto, —
Mi ĝin diras el koro sincera!
– Mi konsilas vin cedi, ĉar ne povas mi kredi,
Ke vi estas kapablaj al grando…
Ekrigardu, kunfratoj: en arbaro soldatoj
Nin ĉirkaŭis de rando ĝis rando.
– Vin soldatoj mortigos, aŭ po unu kunligos
Kaj eltrenos el via arbaro,
Sed se vi nur deziros, vi liberaj eliros
Kaj kun mono el tiu-ĉi baro…
– Nu, malpiaj bandanoj, jen al vi miaj manoj
Senarmitaj kaj jam sendanĝeraj:
Ligu ilin sen timo, kaj kun gaja animo
Iru for el arbaro liberaj!..
Lin respondis neniu, – sed en brusto de ĉiu
Frapis koro per sento kolera…
– Vi obstine silentas? Ĉu kun mi vi konsentas? —
Diris ree hetmano fiera.
Kaj tuj mem sonis krio: «nin devigos nenio
De hetmano foriri perfide!
Ni hetmanon estimas, ni danĝeron ne timas!
Ni batalon deziras avide!..»
Kaj senditoj kaptitaj estis tuj disŝiritaj
De rabistoj kun krio sovaĝa…
Tiam juna hetmano kun tranĉilo en mano
Proksimiĝis al bando kuraĝa.
Jen li ĉapon formetis, ĝin sur teron li ĵetis
Kaj per brusto ondanta enspiris:
Kaj memfide, kun vido de kuraĝa decido,
Al rabistoj solene li diris:
– Venis tempo fatala de kruela batalo:
Ni atendas aŭ venkon, aŭ morton,
Nin danĝero minacas, kaj al vi mi donacas
Mian kapon, kaj koron, kaj forton!
– Sed mi kredas, kolegoj, ke eĉ grandaj nubegoj
Da soldatoj kun trafaj pafiloj
Nun disflugos por ĉiam kaj batalos neniam
Kontraŭ niaj brilantaj tranĉiloj!..
Kun konfido anima kaj kun ĝojo senlima
Lin salutis rabistoj – kunfratoj:
«Vivu estr’ estiminda! Vivu frato aminda!
Forpereu malnoblaj soldatoj!..»
Kaj en nokto senstela tuta bando ribela
Sian neston malluman forlasas…
Rampas ventre kunfratoj, kaj simile je katoj
Ili mute, senbrue trapasas…
Jen ekpafo trasonis… bando tuj ĝin ekkonis:
Por komenco ĝi estas signalo…
Kaj rabistoj atakas: pafas, tranĉas kaj hakas…
Komenciĝis kruela batalo!..
Kiel iaj demonoj saltas lertaj friponoj,
Eksvingante per akraj tranĉiloj…
Kaj batalon bruantan, homan sangon fluantan
Kaŝas nokto sub nigraj flugiloj…
En mateno-do frua estis ĉio senbrua,
Hele suno suriris brilanta…
Sed ĝi sangon ekvidis, kaj foriri rapidis
Sin kovrinte per nubo fluganta…
Kaj en tuta ĉielo tuj fariĝis ribelo:
Fulmotondro eksonis kolere,
Nigraj nuboj ekbruis kaj pluvego ekfluis,
Pri mortintoj plorante sincere…
Kaj per larmoj naturaj homaj agoj teruraj
Estas iom post iom lavataj…
Nur sur loko fatala, kie estis batalo,
Restos longe skeletoj soldataj…
Multaj jaroj forpasis. Jam hetmano forlasis
Sian bandon kaj sian metion.
Li senfine sopiris, en dezerton foriris,
Kaj en ĝi rememoris li Dion.
Lia vivo sencela, malprudenta, ribela
Elpentriĝis en lia memoro:
Ĉiam vivis li krima kun malpura animo,
Sen espero, sen kredo en koro.
Nun malpia krimulo jam ne estas junulo, —
Baldaŭ venos jam morto severa,
Poste – juĝo de Dio… Lin pravigos nenio,
Ĉar ne kredis li, vermo fiera!..
En senlima sopiro lin vizitis deziro
Formortigi sin mem, kiel hundon…
Kun decido tiela en animo ribela
Li eniris kavegon profundan.
Lia mano tremanta kun tranĉilo brilanta,
Jam sin levis al gorĝo sulkita…
Unu movo de mano – kaj por brava hetmano
Estus ĉio por ĉiam finita!..
Sed subite formetis li tranĉilon kaj ĵetis
Ĝin rapide kun forto sur teron:
Li eksentis kun ĝojo je unua nur fojo
En mizera animo esperon…
Li de ĝojo ekploris, ĉar li tuj rememoris,
Ke li povas formorti kun gloro:
Lia vivo rompita estas alte taksita
De estraro per multo da oro…
Li ekĝemis facile, al ĉielo humile
Siajn manojn li pie etendis,
Kaj kun kredo kreskanta al Potenca Juĝanto
Sian preĝon unuan li sendis.
Tiu preĝo sincera por hetmano fiera
Estis ĝusta saniga balzamo:
Nun, anstataŭ sopiro, lin vizitis deziro
De reveno al bono, al amo…
Kaj terura rabisto al malriĉa botisto
Venas nokte kun stranga propono:
«Vi fortike min ligu kaj en urbon venigu,
Kaj ricevos vi multe da mono.»
Malriĉulo ekmiris: «ĉu ne estas, li diris,
Vi freneza, amiko amata?!»
– Ne, mi estas en sano, – sed mi estas hetmano
De rabistoj, krimulo sciata…
… Jen en mezo de placo, kiel morta minaco
Por senkoraj scivolaj vidantoj,
Staras alta Pendingo, ĉirkaŭita per ringo
De senmovaj policaj gardantoj.
Kaj subite murmuro de nevola teruro
Sonis brue en popolamaso:
Sur pendinga submeto kun feliĉa rideto
Maljunulo aperis malgrasa…
Jen per mano tremanta kun kateno sonanta
Sanktan signon de kruco li faris,
Kaj kun vido trankvila en vizaĝo humila
Sin al morto kruela preparis.
Oni donis signalon… Kaj en maŝon fatalan
Estas kapo grizhara metita…
Kelkaj movoj malfortaj, konvulsioj postmortaj,
Kaj spektaklo jam estas finita!..
El bluaĵo ĉiela lumas suno tre hela
Per radioj varmegaj brilantaj…
Ĉio estas silenta, ĉio estas kontenta,
Kaj senbrue disiras vidantoj…