Читать книгу Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua - Devjatnin Vasilij N. - Страница 4

VERSAĴOJ
3. ŜI ESTAS GAJA

Оглавление

Ŝi estas ankoraŭ malgranda infano,

Ŝin ĉiuj dorlotas kaj amas;

En ŝia vizaĝo, floranta per sano

Gajeco senzorga nur flamas.


Jen jaroj forpasas. Ŝi lukse disfloras,

Ŝin sorto renkontas afable;

Ŝi estas tre gaja, neniam ŝi ploras,

Kaj vivon pasigas agrable.


Rigardu: jen rajdas en cirka areno

Konata al vi belulino, —

Ŝi saltas, ŝi dancas sen deva konveno,

Ĉar estas ŝi gaja fraŭlino!


Kaj ĉiuj laŭtege kriante ŝin laŭdas,

Je ŝia talio admiras,

Ŝin multe elvokas, senfine aplaŭdas,

Al ŝi ornamejon eniras…


Jen domo gajega. En ĝia salono

Belegaj virinoj promenas…

En tiun-ĉi domon pro vino kaj mono

Tre multaj fraŭlinoj alvenas…


Jen vidu: ekfalas sur molan kanapon,

En brakoj de iu sinjoro,

Belega fraŭlino… Jen levis ŝi kapon

Kaj ridas en bona humoro…


Ĉu vi ŝin ekkonis? Tre gaja fraŭlino!..

Pasie ŝin kisas sinjoro,

Karesas kaj donas pokalon da vino, —

Ŝi trinkas kaj… ridas el koro!..


Post tio forflugas apenaŭ nur jaro,

Kaj ŝin mi denove ekvidis, —

Sed kie? Sur kota drinkeja ŝtuparo

Ĝi staris malsobra kaj ridis…


Foriĝis jam ŝia beleco vizaĝa,

Nenio antaŭa jam restis…

Ŝi min ekrigardis kun vido malsaĝa

Kaj kvazaŭ kontenta ŝi estis.


«Vi eble per brando regali min volas?»

Demandis ŝi min arogante:

«Ĉar vidu… hodiaŭ… mi… iom petolas!..»

Kaj ŝi ŝanceliĝis ridante…


Kaj ĉiam ridanta, kaj ĉiam kontenta,

Vivanta pro mono kaj vino,

Senzorga, senhonta, sensaĝa, sensenta, —

Jen vivo de gaja virino!..


Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua

Подняться наверх