Читать книгу Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua - Devjatnin Vasilij N. - Страница 8

VERSAĴOJ
7. INFANO DE ZORGO

Оглавление

(El Gerder.)

Finiĝis varmega jam tago,

Kaj nokto agrabla fariĝis,

Sub ombra cipreso, ĉe lago

Diino de Zorgo sidiĝis.


El ruĝa argilo Diino

Malgaje figuron skulptadis, —

Kaj luno, de nokto reĝino,

De blua ĉiel’ rigardadis.


Jen Zeŭso al bela Diino

Parolis kun dia favoro:

«Rakontu, malgaja knabino,

Pri via doloro en koro.»


«Ho, Zeŭso, Diino rediras:

Alportu al mi vi plezuron!

De vi mi nur solan deziras:

Vivigu vi mian figuron!»


– Volonte! Mi vin kontentigos:

Viviĝas figuro jam via!..

Sed tamen de nun mi devigos,

Ke estu eterne ĝi mia! —


«Ho, ne! Al li Zorgo parolas:

Figuron mi longe skulptadis,

Al vi mi ĝin cedi ne volas,

Ĉar ĝin mi por mi preparadis!


Por mi ĝin restigu!» korege

Ŝi Zeŭson potencan admonis.

– Ho, ne! mi ĝin amas varmege,

Al ĝi ĉar animon mi donis! —


«Pro kio disputon vi tenas?»

Subite la Ter’ al li diras:

«Al mi ĝi sen dub’ apartenas,

Ĉar tera en teron foriras!»


Kaj dioj disputis senfine,

Ĉar cedi neniu deziris

Figuron argilan, – sed fine

Al Kron’ ili ĉiuj ekiris.


«Ĉar unu al dua ne volis

Figuron vi tiun-ĉi cedi, – »

Grizhara Saturn’ elparolis:

«Vi kune ĝin povas posedi.»


«Aŭskultu-do, dioj: nur kiam

Ĝi mortos, anim’ apartenos

Al Zeŭso potenca, – kaj tiam

Jam Ter’ ĝian korpon alprenos.


Kaj vi, ho, de Zorgo Diino,

Ĝin povas posedi ĝis morto!..»

Mi pensas, ke tia difino

Similas al homa la sorto?..


Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua

Подняться наверх