Читать книгу Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua - Devjatnin Vasilij N. - Страница 11

VERSAĴOJ
10. SUR STRATO

Оглавление

(Sceno el efektiva vivo.)

Sur strato promenas gravega sinjoro:

Li ĵus fortagmanĝis, kaj iras kontenta,

Kun plena ventrego, kun ĝojo en koro,

Senzorga, trankvila, fiera, sensenta.


Subite al li knabineto aliras.

Malgrasa ŝi estas, en vesto malriĉa, —

Plorante, ŝi manon etendas kaj diras:

«Ho, donu almozon al mi, malfeliĉa!»


– For, for, abomena, senhonta knabino!

Labori vi devas, almozon ne petu!..

Vin sendis, kredeble, malĉasta patrino

Por ke je almozo vi brandon aĉetu?


«Ho, ne, estimata, aminda sinjoro!

Patrino… ho, mia karega patrino!

Ŝi, eble, jam mortis en tiu-ĉi horo…

Malsana ŝi estas… – Ne, truda knabino,


Foriru, foriru! Al via rakonto

Ne kredas mi tute: ĝi estas malvera.

For, for! ne mensogu! Al vi estas honto

Pasantojn trompadi per vido mizera!..»


Kaj ree promenas gravega sinjoro

Kun plena ventrego, kun vido kontenta,

Kun nigra animo, kun ĝojo en koro,

Feliĉa, trankvila, fiera, sensenta…


Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua

Подняться наверх