Читать книгу Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua - Devjatnin Vasilij N. - Страница 3
VERSAĴOJ
2. KVAR JARTEMPOJ
ОглавлениеI
Ridetas gajege kaj hele naturo:
Ĝin vestas smeralda verdaĵo,
Ĉirkaŭe vidiĝas de vivo plezuro
Kaj ĝojo en ĉiu kreskaĵo.
Kaj suno favore, amike etendas
Al ĉio brilantan radion,
Al ĉio feliĉon, konsolon ĝi sendas,
Vivigas, varmigas ĝi ĉion.
II
Naturo jam estas en luksa disfloro,
Je vivo matura pleniĝas,
Kaj suno simila je globo de oro
En blua ĉielo ruliĝas.
Sed ĝi tro varmege bruligas aeron:
Arbaroj jam pluvon avidas,
Kaj herbo flaviĝas kaj falas sur teron,
De suno sin kaŝi rapidas…
III
Ĉesiĝis jam tute varmego somera,
Naturo malgaje forfloras, —
Kaj ofte en sia malĝojo sincera
Per pluvo senhalta ĝi ploras!
Nur vento ribela, trapike fajfante,
Ŝancelas foliojn kun bruo,
Kaj ilin forpelas, de arboj ŝirante…
Ĉagreno, sopiro, enuo!..
IV
Blankiĝas naturo, en neĝo vestita,
Kaj kiel arĝento ĝi brilas;
Per prujno lanuga kaj griza kovrita,
Ĝi je maljunulo similas.
Sed morto severa vidiĝas en ĉio, —
Ĝin forta eĉ frost’ ne forigas…
Malvarmo, silento… Kaj suna radio
Nur lumas, sed jam ne vivigas!..