Читать книгу Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua - Devjatnin Vasilij N. - Страница 9
VERSAĴOJ
8. DEKTRIA NUMERO
ОглавлениеLi estas krimulo!.. Mallevis li kapon,
Pri vivo pasinta pensante,
Malsupren al brovoj surŝovis li ĉapon,
Kaj iras, per ĉenoj sonante…
Vi pensas, kredeble, ke estas li homo?
Ho, vane! ĝi estas malvero:
Li estas nur ia vivaĵo sen nomo,
Cifero, «dektria numero»…
Piedojn kaj manojn katenoj turmentas,
Animon plenigas doloro,
En korpo malsana malvarmon li sentas,
Sopiron grandegan en koro.
Li forte laciĝis, ripozi li volas,
Kaj jen li sidiĝas sur tero…
«He, vi!.. sonas krio: vi ree petolas?!..
Vin levu, «dektria numero»!
Kaj ree li paŝas, per ĉenoj sonante,
Kaj ree sopiras sen fino,
Pri celo de sia vojaĝo pensante,
Pri domo, infanoj, edzino…
Rapide traflugas en lia memoro
Pentraĵoj de vivo mizera…
Kaj ree en korpon penetras doloro,
En koron – turmenta infera!..
En malliberejo malluma, malpura,
Senkulpe ŝlosita li estis, —
Kaj tie en stato malbona, terura
Kvin jarojn longegajn li restis!
Li jam humiliĝis al juĝo malvera,
Kaj nur liberiĝon avidis, —
Sed vane: subite lin sorto severa
Denove kruele jeridis…
En malliberejo fariĝis ribelo, —
Al ĝi ankaŭ lin oni igis…
Sed oni neniom aliris ol celo,
Por ĉiam nur sin pereigis…
Kaj jen rezultato!.. Mallevis li kapon,
Pri vivo pasinta pensante,
Malsupren al brovoj surŝovis li ĉapon,
Kaj paŝas, per ĉenoj sonante.
Vi kredas sendube, ke estas li homo?
Ne kredu, – ĝi estas malvero:
Li estas nur ia vivaĵo sen nomo,
Cifero, «dektria numero»…