Читать книгу Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua - Devjatnin Vasilij N. - Страница 15
VERSAĴOJ
14. HUSARO
Оглавление(El Puŝkin.)
Ĉevalon sian li purigis,
Estante forte kolerega,
Kaj diris: «min diabl’ devigis
En loko loĝi malbonega!
Ni ĉiam tie-ĉi restadas
En turka kvazaŭ batalado:
Nur solan supon ni manĝadas
Kaj eĉ ne pensas pri drinkado.
Kaj mastro tie-ĉi malbona,
Malbonan havas li edzinon…
Nek via skurĝ’, nek vorto bona
Admonas tie-ĉi virinon!..
Jen urbo Kiev! lando kia!
En buŝon falas mem buletoj,
Kaj vinon havas domo ĉia, —
Kaj kiaj tie virinetoj!..
Ne estas eĉ domaĝ’, je Dio,
Sin mem pro ili pereigi!..
Malbone estas nur per tio…»
– Per kio? Volu min sciigi! —
Kaj li komencis plibonigi
Lipharon. «Eble ne timulo —
Li diris – estas vi, sed igi
Vin miri povas mi – spertulo.»
«Aŭskultu: regimento nia
Ĉe Dnepro larĝa enlokiĝis.
Mastrino estis bona mia,
Kaj tombon ŝia edz’ foriĝis.
Kun ŝi mi baldaŭ amikiĝis;
Ni vivis pace, tute bone,
Al mi Mario humiliĝis,
Ne diris vorton eĉ malbone.
Se mi malsobra estis tute,
Ŝi mem min zorge kuŝigadis;
Ŝi ĉiam pace, sendispute
Je ĉio tuj mem konsentadis
Feliĉan vivon mi pasigis,
Kaj longe tiel vivus eble, —
Sed jen subite ĵaluzigis
Min io, – mem diabl’ kredeble.
Mi pensis: kial baptanino
Sin levas nokte? Kiu volas?
Tre juna estas ŝi virino
Kaj tial, eble, ŝi petolas!..
Mi observadi ŝin intencis.
Jen foj’ ne dormis mi (en korto
Jam estis nokto, kaj komencis
Bruegi vent’ kun granda forto).
Kaj vidas mi: ŝi forrampetis
De forno, prenis ŝi karbeton,
Min tre facile pripalpetis
Disblovis apud forn’ fajreton;
Ŝi ekbruligis kandeleton,
Kun ĝi angulon ŝi foriĝis,
De tie prenis boteleton,
Sur balailon ŝi sidiĝis,
Ŝi senvestiĝis, kaj sorbinte
El boteleto, ŝi tra tubo,
Sur balailo sidiĝinte,
Tuj malaperis, kvazaŭ nubo!
«Ŝi eble estas sorĉistino»,
Mi pensis, kaj de forn’ rapidas,
Por vidi sorĉon de virino;
Kaj jen mi boteleton vidas.
Mi flaris: ia acidaĵo…
Mi plankon verŝis el botelo:
Forflugis – kia mirindaĵo! —
Kaj forna forko kaj sitelo!
Sub benko katon mi ekvidis,
Sur ĝin mi ŝprucis el botelo:
Ĝi ternis tuj kaj ekrapidis
Subite fornon post sitelo.
Sur ĉion ŝprucis sen kompato
Jam mi per tuta forto mia, —
Kaj ĉio: tablo, benko, pato
Forflugis unu post alia.
Al ili mi ne volis cedi, —
Kaj trinkis mem per unu fojo
Restaĵon… Ĉu vi povas kredi?
Mi ekaperis tuj en vojo:
Mi flugis, – kien? mem ne sciis,
Kun forto tranĉis nur aeron,
Al steloj mi: «pli dekstren» kriis…
Kaj jen ekfalis mi sur teron.
Jen mont’. Sur ĝi kaldronoj bolas.
Kaj oni faras ian ludon:
Kantadas, fajfas kaj petolas,
Kun granda ran’ edzigas judon.
Mi kraĉis… Flugas jen Mario:
«For! hejmen kuru, petolulo!
Vin oni tuj formanĝos!..» – Kio?!
– Nu, mi ne estas timemulo:
Vi ne kriegu! Kie vojo
Al hejmo estas? – «Jen sidiĝu
Sur fornan feron, – kun malĝojo
Respondis ŝi, – kaj tuj foriĝu!..»
– Vi volas, ke husar’ sidiĝu
Sur fornan feron?! Baptanino,
Mi petas vin, ne freneziĝu,
Ne estu vi malsaĝulino!..
– Ĉevalon!.. «Prenu, malsaĝulo!»
Ŝi efektive diris veron:
Jen antaŭ mi ĉeval’-bravulo
Per hufo forte batas teron.
Sidiĝas mi kun brava vido
Sur ĝin kaj trovi bridon penas,
Sed vane! Rajdas mi sen brido —
Kaj tuj.. al forno mi alvenas.
Kaj jen mi tion saman vidas…
Ĉevalo tute jam forestas,
Kaj mi sur benko rajde sidas:
Jen kia strang’ okazo estas!»
Kaj li daŭrigis plibonigi
Lipharon. «Eble ne timulo, —
Li diris, – estas vi, sed igi
Vin miri povas mi – spertulo.»