Читать книгу Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua - Devjatnin Vasilij N. - Страница 6

VERSAĴOJ
5. PRINTEMPO

Оглавление

Printempo venas! Vivon donas

Al ĉio belulina veno:

Varmega suno jam proponas

Radiojn siajn, kaj mateno

Vizaĝon belan kun rideto

Al ĉiuj montras; jam de montoj

Kun bruo fluas rivereto,

Kaj detruataj estas pontoj…


Denove ĉio reviviĝas,

Kantadas venon de printempo…

Por mi nur daŭras, ne finiĝas

Malbona, malvarmega tempo!

Por mi forestas suna lumo,

Kaj de printempo bela veno

Nenion donas… Nur mallumo,

Mallumo sola kaj ĉagreno!..


Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua

Подняться наверх